迷子

nulo
·
公開:2024/5/16

あるひとが、黄色い車の絵がプリントされた赤いシャツを着た五歳くらいのこどもを見かけませんでしたかとたずねた。はい(見かけませんでした)と答えた。かなり多くのひとが名前を叫びながらそのこどもを探していた。その名前を聞いて、その迷子のこどもはぼく自身だったことに気がついた。(2024年5月16日)

INFANO PERDITA

Iu demandis min, ĉu mi ne vidis ĉirkaŭ kvinjaran infanon kun ruĝa ĉemizo sur kiu estas presita bildo pri flava aŭto. Mi respondis, ke jes (mi ne vidis la infanon > legu suban rimarkon). Sufiĉe multaj estis serĉantaj la infanon, kriante la nomon de la infano. Aŭdinte la nomon, mi ekkonsciis, ke la infano perdita estis mi mem. (la 16-an de majo, 2024)

Rimarko: Japanoj kaj verŝajne ankaŭ aliaj orientazianoj respondas neajn demandojn en sistemo, en kiu la vortetoj “jes” kaj “ne” interŝanĝas rolojn kompare kun la sistemo kiun eŭropanoj uzas. Do en la okcidenta sistemo mi respondus la demandon “ĉu mi vidis la infanon?” jene: “ne, mi ne vidis la infanon”.

@nulo
夢を見た(日本語+エスペラントで夢を記録)